Blogo


2024-08-25

Meksika funebro

Antaŭ kelkaj semajnoj mia plej ŝatata onklino je la aĝo de 60 jaroj subite mortis. Ŝi havis longdaŭran teruran malsanon, sed ŝi silentis ĝis la fino, ĉar ŝi volis elteni nenies kompaton kaj nenies zorgon. Ŝi ne volis aŭdi la stultajn nepetitajn konsilojn de malsaĝuloj. Ŝi ne volis la juĝon pri siaj decidoj. Ŝia morto estis surprizo por ni ĉiuj. Multaj familianoj inkluzive de mi ne havis la ŝancon adiaŭi. Ŝi suferis kaj emocie kaj korpe tute sola dum longa tempo, sed ŝi plene decidis tion.

2024-07-26

Esperanto estas inkluziviga lingvo por aŭtismuloj

Jam kelkaj esperantistoj diris al mi, ke miaj skribaĵoj estas facile legeblaj. Mi unue iom ofendiĝis kaj pensis: “Ĉu miaj pensoj tiel simplas? Ĉu mia vortprovizo tiel malgrandas?” Eble. Mi tamen kredas, ke fakte mia aŭtismo igas min skribi klare en Esperanto. Kiam mi estis lernanta Esperanton, mi komprenis malmulton kvankam mi denaske parolas latinidan lingvon. Mi legis la pepojn de homoj ĉe Tvitero kaj malfacile komprenis, kion ili celas diri.

2024-07-13

Esperanto kaj mi

Antaŭ kelkaj tagoj ĉe grupo de Telegramo, esperantisto demandis, kiu estus nia respondo, se iu dirus, ke Esperanto estas senutila lingvo kaj kia estas la celo lerni ĝin. Mia ulo! Necesos blogaĵo por respondi tion. Mi pensadis: Kial ĉio devas esti utila? Ĉu amo estas utila? Ĉu ĝojo? Ĉu plezuro? Ĉu beleco? Ĉu justeco? Kio signifas “utila”? Ĉu aferoj estas utilaj nur kiam ili eventuale eligas monajn profitojn? Ĉu aferoj estas farindaj nur kiam ili estas utilaj?

2023-12-18

Kiam mi perdiĝis en Talino

Mi estis sola en la placo Vabaduse väljak kaj bezonis reveni al la kvartalo Mustamäe, kie troviĝis mia studenta dormejo. Mi loĝis en la ĉefurbo de Estonio, t. e. Talino, jam de kelkaj monatoj. Mi sufiĉe bone konis la ĉefajn lokojn kaj sufiĉe bone scipovis la sistemon de publika transporto. Ne plu necesis kontroli la vojplanon ĉe Google Maps, ĉar mi jam memoris miajn kutimajn vojaĝojn. Estis tre facile vojaĝi al mia dormejo de tiu placo.

2023-11-17

Mia rakonto pri programado, parto 1-a: Mi ne scias, kio estas programado

Mi ne estas tia programisto, kiu kontraŭleĝe eniris la registarajn sistemojn je la aĝo de ok. Jen mia humila rakonto. Mi tre malfrue eksciis pri la ekzisto de programado. Mia patro estis kuracisto kaj mia patrino, flegisto. Unu el miaj fratoj studis komercan administradon kaj la alia, kontadon. Ĉiuj miaj geavoj ne finis la bazan edukadon. Nur kelkaj el miaj geonkloj ĉeestis universitaton, sed neniu iĝis inĝeniero, matematikisto aŭ sciencisto. Nur 3 el miaj ĉ.

2023-09-24

Pri saŭnoj kaj nudeco

Unu el la plej ŝatataj faktoj de finnoj estas, ke la vorto “saŭno” devenas de la finna lingvo. Miaflanke mi fieras, ke oni prononcas “sauna” en la hispana same kiel en la finna. Saŭnumado estas gravega afero por finnoj. Onidire estas proksimume 3 milionoj da saŭnoj en Finnlando. Tiu nombro fariĝas pli impresiga, kiam oni rememoras, ke la loĝantaro de Finnlando nombras proksimume 5 milionojn da homoj. Estas saŭnoj ja ĉie: en la domoj, en la oficejoj, en la glacihokea areno, en la sidejo de la parlamento, en la radego de Ferris… estas eĉ moveblaj saŭnoj!

2022-11-17

Mi amikiĝis kun vestoŝranko

Mi vizitis Amsterdamon en 2018. Kompreneble mi drogis min. Mi iris al tia vendejo kaj kiam la vendisto rimarkis, ke mi estas meksikano, li tuj parolis hispane al mi. Li tre entuziasme donis al mi ĉiujn konsilojn pri manĝado de magiaj trufoj. Mi atente aŭskultis. Mi neniam manĝis tiajn aĵojn kaj mia plej forta sperto pri drogoj rilatis al mariĥuano. Li vendis al mi la plej malfortan trufon ĉar mi kaj mia kunulo estis novuloj.