Mia rakonto pri programado, parto 1-a: Mi ne scias, kio estas programado

Mi ne estas tia programisto, kiu kontraŭleĝe eniris la registarajn sistemojn je la aĝo de ok. Jen mia humila rakonto.

Mi tre malfrue eksciis pri la ekzisto de programado. Mia patro estis kuracisto kaj mia patrino, flegisto. Unu el miaj fratoj studis komercan administradon kaj la alia, kontadon. Ĉiuj miaj geavoj ne finis la bazan edukadon. Nur kelkaj el miaj geonkloj ĉeestis universitaton, sed neniu iĝis inĝeniero, matematikisto aŭ sciencisto. Nur 3 el miaj ĉ. 50 gekuzoj estas inĝenieroj, sed ni kreskis en malproksimaj lokoj. Mi kreskis en izolita vilaĝo, kie la plimulto da homoj finas apenaŭ la mezan edukadon. Dum mia infanaĝo malmultaj homoj havis aŭ eĉ konis komputilojn. Resume, neniu el miaj proksimuloj povis montri al mi programadon.

Lerneje eblis lerni pri programado nek je la baza nek je la meza niveloj. Mi ĉeestis urbajn publikajn lernejojn, kiuj estis pli bonaj ol tiuj en mia vilaĝo, sed ili ne instruis pri komputiloj. Ni simple ne havis komputilojn en la lernejoj kaj verdire neniu zorgis. En 2003, mi petis al miaj amikoj iliajn retpoŝtadresojn. Neniu sciis pri kio mi parolis. Mezlerneje ni ja havis kurson nomatan “teknologia edukado”. Ĉu vi povas diveni, kion oni instruis al la knabinoj dum 3 jaroj? Kompreneble oni instruis al ni kudri kaj kuiri dum la knaboj lernis pri elektro. Maljuste!

Mia vivo certe ŝanĝiĝis kiam mia patro aĉetis surtablan komputilon en 1998. Mi estis 7-jara. Temis pri Compaq Presario komputilo, kiu enhavis la operaciumon Windows 98. Mi ankoraŭ memoras la belan bruon, kiun la modemo sonoris kiam ni konektiĝis al la interreto. Por miaj plej junaj legantoj: tiam oni eniris la interreton per hejma telefono. La procezo estis komplika kaj preskaŭ magia, kvazaŭ oni eniris alian universon. Mi ankoraŭ memoras la emocian krion de mia frato, kiam ni unuafoje en niaj vivoj rigardis la Yahoo-serĉilon. La pordo de la tuta mondo malfermiĝis antaŭ ni. (Siaflanke mia patro kriis pri la ege multekosta telefona fakturo.)

Miaj fratoj tuj akaparis la komputilon. Mi devis almozpeti, ke ili permesu al mi uzi ĝin, sed mi malofte sukcesis. Mi tamen ĝuis vidi ilin videoludi. (Antaŭnelonge mi sukcesis ludi tiujn antikvajn videoludojn je mia propra komputilo: Indiana Jones, Tomb Raider, ktp. Mia interna knabino feliĉis.) Kiam mi finfine havis iom da komputila tempo, mi pasigis ĝin desegnante kvadratajn domojn per Paint aŭ mortante pro mino en Minesweeper, Buscaminas hispane. Kelkfoje mi babilis pri diversaj stultaĵoj kun afablaj stranguloj interrete. Do ne, mi ne estis tia genia knabino, kiu komencis programi ekde infanaĝo. Mi ne kreis miajn proprajn videoludojn, programojn aŭ retejojn. Mi ne trompis la registaron per mia klavaro. Mi nek sciis nek scivolis kiel oni kreis tiujn mirindajn programojn. Mi ne komprenis la potencon sube de miaj etaj fingroj.

Alvenis la lasta semestro de gimnazio kaj mi ankoraŭ ne decidis, kio mi volis iĝi en la vivo. Ŝajnis, ke ĉiuj miaj samklasanoj konis la respondon al tiu demando, sed ne mi. Miaj gepatroj volis, ke mi iĝu kuracisto. Mi malakceptis tion ĉar mi ne bone toleras homajn partojn, odorojn kaj likvojn, ne bone memoras milojn da hazardaj faktoj kaj nomoj, ne bone rilatiĝas kun homoj. Plej grave mi neniam pardonus min, se iu mortus pro miaj eraroj. Ĉar mi havis tre bonajn notojn, prestiĝa privata universitato donis al mi stipendion por studi. Bedaŭrinde ili ne ofertis multajn opciojn: nur inĝenieradon kaj negocojn. Mi lertis pri matematiko, do mi konkludis, ke inĝenierado estus prudenta elekto. Mi tamen ne sciis, kian inĝenieradon elekti. La universitato tre forte reklamis sian inĝenieradon pri bioteknologio kaj mi finfine elektis ĝin ĉar mi tre ŝatis la televidserion Fringe. Mi eble ankaŭ deziris plaĉi al miaj gepatroj. Mi neniam tranĉus homon, sed inĝenierado preskaŭ same prestiĝas kiel medicino, kaj mi eble iam trovus kuracilon kontraŭ malsano!

Mi malamis bioteknologion. Genetiko estis interesa, sed mi malŝatis biologion kaj kemion. Mi travivis nur unu semestron. Tiam multaj el miaj interretaj amikoj estis fanatikuloj pri komputiloj. Ni renkontiĝis en kafejoj por priparoli nerdaĵojn kvankam mi komprenis preskaŭ nenion. Tiam mia plej alta komputila scio rilatis al HTML kaj CSS por iom modifi mian MySpace-profilon. Mi ankoraŭ eĉ ne konis Linukson. Aliflanke miaj amikoj tiom nerdumis, ke en 2009 ili organizis eventon por festumi la lanĉon de la Firefox-retumilo, kiu unuafoje disponeblis en la meksika hispana. Mi ĉeestis kaj multe ĝuis. Ŝajne mi bone rilatiĝis kun tiaj frenezuloj. Mi forlasis bioteknologion kaj petis al la universitato ŝanĝi mian fakon al komputila inĝenierado. En 2010 je la aĝo de 19, mi unuafoje renkontiĝis kun programado. Bedaŭrinde la rezultoj de tiu decido ne estis dolĉaj. Miaj grandegaj malsukcesoj estis komenciĝontaj.

Daŭrigote…