Meksika funebro

Antaŭ kelkaj semajnoj mia plej ŝatata onklino je la aĝo de 60 jaroj subite mortis. Ŝi havis longdaŭran teruran malsanon, sed ŝi silentis ĝis la fino, ĉar ŝi volis elteni nenies kompaton kaj nenies zorgon. Ŝi ne volis aŭdi la stultajn nepetitajn konsilojn de malsaĝuloj. Ŝi ne volis la juĝon pri siaj decidoj. Ŝia morto estis surprizo por ni ĉiuj. Multaj familianoj inkluzive de mi ne havis la ŝancon adiaŭi. Ŝi suferis kaj emocie kaj korpe tute sola dum longa tempo, sed ŝi plene decidis tion. Eĉ ŝia parulo mem sciis preskaŭ nenion pri la afero. Tia estis mia onklino.

Mia onklino kaj vivis kaj mortis per siaj reguloj. Ŝi nek geedziĝis nek havis gefilojn dum epoko kiam oni postulis tion al ĉiuj virinoj. Anstataŭe ŝi studis, laboris kaj havis siajn proprajn negocojn. Ŝi fakte donis al mi mian unuan laborpostenon! Mia onklino estis la plej sindomena homo, kiun mi iam ajn renkontis. Ŝi ĝoje donis amon, tempon kaj monon sen atendi profiton por si. Ŝi estis ankaŭ la animo de ĉiu festo. Ŝi bonege dancis, laŭtege ridis, multege drinkis. Ŝi zorgis pri nenies opinio kaj ĉiam diris tion, kion ŝi pensis, eĉ per akregaj fivortoj. Ŝi malŝatis ŝajnigi. Kiam ni kantis la kanton de feliĉa naskiĝtago al ŝi, ŝi diris “nun mi devas fari vizaĝon de stultulo”. Amuze, ŝi naskiĝis je la 29-a de februaro. Ŝi estis ekde ĉiam originala.

Bedaŭrinde mi ne povis iri al la malsanulejo por adiaŭi ŝin, ĉar mia patrinflanka familio estas el vilaĝo for de mia hejmurbo. Mi sciis, ke ŝia sorto estas malespera, sed mi ne kalkulis, ke ĉio okazos tiel rapide. Mi sendis kuraĝigan voĉmesaĝon al ŝi iun mardon je la 11:52. Ekzakte je tiu minuto ŝia morto estis anoncita. Necesis peti specialan permeson al miaj estroj por ĉeesti la entombigon. Mi ĉiuokaze sentis min tiel malĝoja, ke mi ne povis koncentriĝi pri miaj laboraj taskoj. Mi ne povis kredi, ke ŝi mortis. Mi neniam tiel dolore ploregis. Ĉio estis kvazaŭ terura koŝmaro. (Mi volas elkore danki miajn 2 karajn esperantistajn amikojn, kiuj helpis min travivi ĉi tion. Dankegon por ĉiam.)

Merkredon matene ni vojaĝis al la patrinflanka vilaĝo. La vojaĝo daŭris proksimume 3 horojn per aŭto. Mi kunportis paperan libron en Esperanto por emocia subtenado. Mi simple tuŝis kaj premis ĝin, ĉar mi tute ne povis legi ĝin. Mi rigardis la pejzaĝon, sentis la pli kaj pli varman veteron kaj rememoris la fojojn kiam infanaĝe mi kune kun mia panjo vizitis niajn familianojn. Ĉiu memoro kaj ĝojigis kaj malĝojigis min. Verdire mi ne estis elstare feliĉa knabino, sed ĉi tiuj vizitoj estis ĉiam feliĉaj okazoj por mi, precipe pro mia onklino. Kompreneble ŝi senlime dorlotis min kaj miajn gekuzojn. Ni amegis ŝin. Mi ne povis kredi, ke ĉi-foje ŝi ne estos tie por bonvenigi min.

Mi portis la samajn vestaĵojn kiam mi renkontis mian onklinon la lastan fojon dum familia festo en la pasinta jaro. Mi portis blankan bluzon, ne nigran, ĉar mia onklino estis anĝelo. Ni alvenis al la familia domo, kie mi ĉiam estis akceptata malgraŭ miaj strangaĵoj. Ĉiuj aspektis malĝojegaj. Estis kvar kandeloj ĉirkaŭ la malfermita ĉerko, kruco, multaj floroj kaj bela portreto de mia ridanta onklino. Mi sentis, ke mi svenos. Mi forte brakumis ĉiun familianon kaj amikon. Al kelkaj el ili mi diris nenion kaj nur ploregis sur la ŝultrojn; al aliaj mi diris “pardonu, mi ne scias, kion diri” aŭ “ne estas vortoj”.

Alvenis la tempo por adiaŭi mian onklinon. Unu el ŝiaj fratinoj diris belan oratoraĵon. Ni faris vicon por atingi la ĉerkon kaj diri la lastajn vortojn. Mia panjo provis haltigi min vidi la kadavron, ĉar ŝi scias, ke mi estas tre impresiĝema, sed mi diris “alie mi ne kredos!”. Mi portis en miaj manoj la pupon, kiun mia onklino donacis al mi kiam mi estis infano. Antaŭ kelkaj jaroj mi donacis tiun pupon al mia nevino, sed ŝi pruntedonis ĝin al mi dum kelkaj tagoj por malpliigi mian malĝojon. Estis ja terurege vidi mian onklinon tiel pala, tiel senmova, kiam ŝia sola ĉeesto estis ĉiam kvazaŭ tertremo. Mi diris al ŝi “dankon pro ĉio, vi estis la plej bona onklino”.

Kelkaj viroj levis la ĉerkon sur siajn ŝultrojn kaj marŝadis laŭ la strato al la preĝejo. Meze de la vojo mi aĉetis glaciaĵojn al miaj genevoj kaj babilis kaj ridis kun ili; unue ĉar mi subite konsciis pri la mallongeco kaj hazardeco de la vivo kaj ke familio multe gravas; due ĉar mi memoras, ke kiam mi estis infano, mi ne vere komprenis morton (eble mi ankoraŭ ne komprenas!); trie ĉar mi ne volis, ke miaj genevoj vidu min tro suferi. Ni alvenis al la preĝejo, kie antaŭ multaj jaroj okazis la meso de mia 15-jaraĝo. Mi rememoris, ke post tiu meso, mia onklino festis min en sia trinkejo. Bona festo.

Multege da homoj ĉeestis la Rekviemon de mia onklino, t.e. la katolikan diservon por mortinto antaŭ entombigo. La preĝejo estis plena je homoj, tiel ke oni aldonis pliajn seĝojn kaj ĉiuokaze estis homoj starantaj en la koridoroj kaj eĉ ekster la preĝejo. Multaj homoj amis mian onklinon. Homoj, kiujn mi neniam antaŭe vidis, lamentadis. Mi plenumis ĉiun riton kaj diris ĉiun preĝon kvankam mi estas ateisto (fakte agnostika). Se tiaj aferoj ja veras, mi volas, ke mia onklino iru al la Ĉielo, ĉar ŝi meritas tion! Kiam la meso finiĝis sed ankoraŭ ene de la preĝejo, miaj familianoj kaj mi ĉirkaŭis la ĉerkon kaj tenis niajn manojn unu de la alia. Plorante ni kriegis huron por mia onklino.

Denove viroj levis la ĉerkon kaj komenciĝis la 1.5 kilometrojn longa vojaĝo al la tombejo per piedo. La marŝado en mia patrinflanka vilaĝo estas tre defia, ĉar la vilaĝo troviĝas sur monteto kaj ne ekzistas rektaj ebenaj vojoj; ĉiu strato akre inkliniĝas. Ankaŭ ne estas multaj semaforoj aŭ trotuaroj kaj oni marŝas danĝere proksime de la veturiloj. Oni devas lerni specifajn teknikojn por marŝi kaj veturigi tie! Dum la funebra marŝado homoj ploris, sed se mi estas honesta, meksikanoj ne kapablas travivi longan tempon sen klaĉaĵoj. Tamen ne zorgu, nia babilado estis afabla kaj temis pri bonaj memoroj rilate al mia onklino. Tute eblas aŭdi ridegon dum funebra marŝado.

En la tombejo mia familio posedas etan maŭzoleon, kie estas la ostaroj de miaj geavoj. Antaŭ la pordo de la maŭzoleo la viroj metis la ĉerkon sur la plankon. Alvenis la muzikistaj amikoj de mia onklino kaj kantis kaj ludis per gitaroj. Ili elkore kantis ŝiajn plej ŝatatajn kantojn. Jen kanto, kiun mia onklino tre ŝatis kaj la klasika adiaŭa meksika kanto. El iu loko aperis bieroj kaj botelo da tekilo. Ni verŝis tutan ladskatolon da biero sur la ĉerkon kaj tostis kun mia onklino la lastan fojon frapante la ĉerkon per niaj trinkaĵoj. Ni ĉiuj ploris, brakumis kaj kantis. Ni denove faris vicon por adiaŭi. Kiam alvenis la tempo por la efektiva entombigo, ial la ĉerko ne bone eniris en la truon. La entombigistoj multe penis fari la truon pli granda. Ni ŝercis, ke mia onklino ankoraŭ ne volis foriri, ĉar la festo estis tro bona. Unu el miaj aliaj onklinoj ŝerce skoldis ŝin per fivortoj kaj esence diris “jam alvenis la tempo! foriru nun!”. La tuta afero daŭris kelkajn horojn. Mia kuzo, kiu loĝas en Usono, rakontis pri la entombigo de sia patro en Usono. Ŝajne tie oni simple depremas butonon, la ĉerko aŭtomate malleviĝas kaj tio estas ĉio. Kia enuo!

Ni revenis al al familia domo per taksio. En la patrinflanka vilaĝo ankoraŭ estas multaj Volkswagen Tipo 1 aŭtetoj (Käfer, Beetle, Skarabo; ni nomas ĝin Vocho). Mi ĝojis veturi per unu el ili, ĉar mi jam delonge ne spertis tion. En la domo mi trinkis tekilon kun la parulo de mia onklino. Li rakontis belaĵojn kaj interesaĵojn pri ŝi. Mi eĉ eksciis, ke ili planis geedziĝi iam, sed ĉiam prokrastis la decidon. Ili estis kune dum 20 jaroj, sed ili neniam vere publikigis sian rilaton. Li neniam forlasis mian onklinon en la malsanulejo, kaj ŝi mortis en liaj brakoj. Post la kundrinkado mi ne plu uzis lian personan nomon; mi komencis nomi lin “onklo”. Poste, ĉiuj familianoj kaj amikoj preĝis rozarion. Se vi ne konas tion, temas pri katolika preĝaro, dum kiu oni ripetas 5 fojojn la jenan serion kaj kelkajn aliajn preĝojn: 1 Patro Nia, 10 Anĝelaj Salutoj, 1 Gloro al la Patro. Iu estras la rozarion kaj laŭtvoĉe diras duonon da preĝo, kaj la aliaj laŭtvoĉe diras la alian duonon. Ankaŭ mi partoprenis.

Post la rozario mi rimarkis, ke miaj gekuzoj planas ion. Ili metis tablon sur la centron de la salono kaj metis kelkajn suspektindajn superbazarajn sakojn sur la tablon. Mi sidis kun ili. Kompreneble ene de la sakoj estis kelkaj boteloj da tekilo kaj vodko. Miaj gekuzoj kaj mi tute ebriiĝis, ĉar ni certe ne permesus, ke nia onklino foriru sen grandega ebriiĝo en sia honoro. Ni certe ne riskus, ke ŝia fantomo turmentos nin! Estis 4 virinoj kaj 4 viroj ĉe la tablo. Mi estis la plej maljuna gekuzo, 33-jara, kaj mi sidis apud la plej juna, 18-jara. Ni kunhavigis rakontojn pri nia komuna infanaĝo kaj pri la multaj feliĉoj, kiujn nia onklino donis al ni. Ni multege ridis kaj kantis, sed ni kelkfoje tute silentis kaj pensadis. Ni simple ne povis kredi. Tiam iu rompis la silenton per granda tostado dediĉita al mia onklino kaj ĉiuj frapis la glasojn. Ni ĉesigis la drinkadon, ĉar ni ne plu havis alkoholaĵojn kaj jam estis la 4-a matene. Kelkaj el miaj gekuzoj ne plu kapablis marŝi, sed mi ne tiel ebriiĝis kvankam mi ja multe drinkis la tutan tagon, ĉar mi jam havas sufiĉajn saĝecon kaj sperton. Maljuniĝi ne tiom malbonas! Fakte, mia unua ebriiĝo okazis en tiu domo kiam mi estis 17-jara. Mia onklino kaj miaj plej frenezaj kuzinoj ebriigis per viskio junan naivan Fanjon. Je la sekva mateno la maljunuloj ne koleris, sed ege feliĉis, ĉar la karaj genevoj dediĉis meritoplenan ebriiĝon al la onklino. Ili kredis, ke nia onklino vidis nin kaj ridegis el la Ĉielo.

Ĉar mi laboras defore, eblis kunporti mian komputilon al la patrinflanka vilaĝo por labori tie. Mia panjo kaj mi restis la sekvajn 9 tagojn, ĉar ĉiutage ni devis preĝi rozarion. Hispane oni nomas tion “novenario”. Ĉi tiuj rozarioj okazas en familia domo kaj estas publikaj; iu ajn rajtas ĉeesti. Ĉiun vesperon ĉeestis proksimume 100 homoj. Tradicie, la familio de la mortinto donas manĝaĵojn al la ĉeestantoj je la fino de la rozario. Mi kelkfoje helpis pretigi kaj servi la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Strange, tio multe helpis min iom forgesi ĉion. Kompreneble mi aŭtisme kreis sistemon por plej rapide pretigi la manĝaĵojn. Post la rozario, la familio daŭre babilis ĝisnokte. Estis bone pasigi tempon kun la familio.

Kiam la 9-a tago de rozarioj alvenis, ni preĝis 2 sinsekvajn rozariojn. La lasta rito estis la “levado de la kruco”. Tie, kie estis la ĉerko, oni desegnas krucon el kalko. La kruco restas tie la tutajn 9 tagojn. Dum la levado oni forigas ĝin kaj levas lignan krucon, kiu havas la nomon de la mortinto kaj la datojn de naskiĝo kaj morto. Onidire la animo de la mortinto daŭre restas tie dum la 9 tagoj de rozarioj kaj finfine foriras kiam la kruco estas levita. Verdire dum la rozarioj mi eniris ian staton de tranco kaj ne plu multe doloris, sed je la lasta tago ni ĉiuj denove konsciis kaj ploris. Por multaj homoj, la rito de levado de la kruco estas la vera adiaŭo. Finfine ni alportis la krucon al la tombejo kaj adiaŭis mian onklinon la lastan fojon. Ŝia kruco nun apudas la krucojn de miaj geavoj.

Mia panjo kaj mi diris “ĝis revido” al niaj familianoj, multe brakumis ilin, diris belajn vortojn kaj revenis hejmen la saman tagon de la levado de la kruco. Ni nun provas daŭrigi niajn kutimajn vivojn. Baldaŭ okazos meso 40 tagoj post la morto de mia onklino. Mi ankoraŭ ne certas, ĉu mi ĉeestos.

Kion mi fakte pensas pri la morto de mia onklino? Mi eble rakontos en alia blogaĵo.