Tago de la "Raso"

Hodiaŭ je la tiel nomata “Tago de la Raso”, “Tago de la Hispaneco” aŭ “Tago de Kristoforo Kolumbo”, mi volas paroli pri tre persona temo.

La valoro de ino estas mezurita laŭ ŝia aspekto. Tiu, kiu diras, ke tio ne veras aŭ ke viroj estas same juĝataj, ne loĝas sur ĉi tiu planedo. Tre frue en la vivo de knabino oni diras al ŝi, ke ŝi belas. Viro nomas sian edzinon “mia bela edzino”. Kiam oni parolas pri ajna lando, oni diras, ke la virinoj tie estas la plej belaj. Eĉ en la Biblio la sola kvalito de virinoj estas beleco (nu, mi legis nur Genezon kaj mi jam laciĝis). Jes, oni juĝas ankaŭ virojn rilate al beleco, sed ne tiel severe. Jes, oni zorgas ankaŭ pri la interna beleco de virinoj, sed nur pri la interna beleco de tiuj virinoj, kiuj ekstere belas. Ekstere malbelaj virinoj ne havas eĉ ŝancon montri ion ajn.

En Meksiko eŭropeco kaj konsekvence blankeco egalas al beleco. Tial la ĉefaj aktoroj de meksikaj telenovelas (melodramaj televidserioj) estas blankuloj. Multaj el ili estas blankaj meksikanoj aŭ venas el landoj kiel Argentino, Hispanio, Francio, Norvegio, Pollando, Rusio, ktp. Ili tute ne aspektas kiel la averaĝa meksikano, sed neniu plendas. Universitate mi havis germanan amikon. Mi demandis al li, kiu estas la plej granda kultura ŝoko, kiun li spertis kiam li alvenis al Meksiko. Li menciis 2 aferojn: 1) meksikanoj tranĉas la tutan bifstekon en pecojn antaŭ ol ili manĝas ĝin kaj 2) niaj aktoroj estas eŭropecaj. En Estonio mi partoprenis “speed friending”-eventon (evento, kie oni amikiĝas kun multaj homoj tre rapide). Ni parolis unu al la alia kun la okuloj blinditaj dum kelkaj minutoj. Mi parolis kun viro el Turkio. Kiam mi diris, ke mi estas el Meksiko, li tuj diris: “Ho, mi ŝategas meksikajn televidseriojn! Meksikaj virinoj estas belegaj!” Kaj mi pensis: “Ve! Vi estos ege seniluziigita kiam vi vidos min!” Domaĝe, multaj meksikanoj malamis kaj insultis la indiĝenan aktorinon Yalitza Aparicio kiam ŝi estis nomumita por Oskar-premio kiel plej bona aktorino. Meksikanoj ne volas spekti indiĝenulon kiel ĉefan aktoron.

Mia proksima historio komenciĝis kiam mia patrinflanka avo decidis, ke li geedziĝos kun la plej bela virino en la vilaĝo. Li eĉ vetludis tion kun siaj amikiĉoj. Kompreneble la plej bela virino en la vilaĝo laŭ ĉiuj estis mia avino, kiu estis blondulo. Mi iam pepis pri tio ĉe Tvitero kaj seniluziiĝis kiam homoj komentis, ke la vetludo de mia avo estis romantika aŭ io simila. Miaopinie, ĝi estis malprofunda (sed hej! mi ekzistas danke al ĝi!) Ankaŭ mia avo mem estis blankulo kun helaj okuloj. La plimulto da miaj patrinflankaj geonkloj kaj ankaŭ mia patrino estas blankuloj havantaj helajn okulojn. Kiam kelkaj el miaj onklinoj kaj mia patrino geedziĝis kun brunuloj, mia avo ege koleriĝis. Li diris, ke li multe klopodis por “plibonigi la rason”, sed siaj filinoj fuŝis ĉion. Miaj fratoj, miaj gekuzoj kaj mi estis juĝitaj de la unua fojo, kiam ni malfermis niajn okulojn. Miaj geonkloj kaj mia patrino daŭre bedaŭras, ke neniu el la idoj havas helajn okulojn, sed brunajn. Kiam mi estis knabino, mia patrino diris frazon, kiun mi ankoraŭ memoras, ĉar ĝi tre impresigis min: “Oni povas forpreni ĉion el mi, sed oni neniam povos forpreni mian blankan haŭton.”

Kiam mi ĉeestis bazlernejon, mia plejaĝa frato, kiu estas blanka, diris al mi: “Vi malbelas.” Mia infana menso tute kredis tion. Ĉiutage mi rigardis min per spegulo provante trovi iom da beleco, sed mi ĉiam malsukcesis. Mi enviis miajn blankajn kaj blondajn kuzinojn, kiuj ricevis ĉiujn komplimentojn. Ĉiuj miaj familianoj daŭre opinias, ke miaj kuzinoj belegas kaj aspektas kiel mia avino. Pri mi, brunulo, ili kelkfoje komplimentas mian inteligentecon aŭ mian korpon, sed ili neniam diris, ke mi belas. Eĉ mia patrino mem neniam diris al mi, ke mi belas. Fakte, mian tutan vivon en Meksiko, mi neniam aŭdis tian komplimenton pri mia aspekto. Knaboj kaj viroj neniam atentis min. Ili alproksimiĝis al mi nur, ĉar ili deziris ekparoli al miaj blankaj amikinoj. Miaj malmultaj meksikaj ekskoramikoj ŝatis nur mian pugon. Tamen ne temas nur pri Meksiko, sed pri la tuta Latinameriko. Kostarika blanka (eks)amikiĉo diris al mi, ke eŭropecaj virinoj estas objektive la plej belaj en la mondo, ke meksikaj virinoj estas averaĝe malbelaj, ke mia beleco-poentaro estas nur 6 de 10, kaj ke li preferus ne transdoni miajn indiĝenajn genojn al siaj gefiloj. Bedaŭrinde oni trovas tiajn opiniojn ĉie en la interreto.

Ne nur blankuloj taksas brunulojn malbelaj, sed ankaŭ la brunuloj mem havas tiom da interna rasismo. Kvankam la plimulto da miaj patroflankaj familianoj aspektas tre indiĝenaj kaj loĝas de generacioj en regiono, kie tre maloftas vidi blankulon, kelkaj el ili estas blankaj, ĉar mia praavino estis blankulo. Genetiko estas interesa afero, ĉu ne? Kompreneble la blankuloj hontas pri siaj indiĝenaj familianoj kaj strebas ne renkonti ilin. Unu el miaj blankaj onkloj ĉiam minacis, ke li invitos nur la blankulojn al sia geedziĝa festo. Surprize, mi eniris la invitliston. Ŝajne mi estas sufiĉe ambigua por atingi la minimuman akcepteblan nivelon de blankeco! En Meksiko unu el la plej akraj insultoj, kiun eblas diri, estas “indio” (maltaŭga vorto por “indiĝenulo”, ĉar ĝi rekte signifas “baratano”). Eĉ tiuj, kiuj plej aspektas indiĝenaj, preferas malagnoski tion kaj insulti aliajn per tiu aĉa “insulto”. Mi povus skribi pri multaj aliaj ekzemploj en la ĉiutaga vivo, sed mi ne fakas pri tiaj aferoj. Mi certe ne rekonos kelkajn rasismaĵojn, ĉar mi mem ankoraŭ havas ene de mi tiajn aĉajn ideojn, kiujn oni transdonis al mi.

Jes, bedaŭrinde ankaŭ mi profunde kredas, ke eŭropecaj virinoj estas la plej belaj en la mondo. Nur la lastajn jarojn mi komencis pridubi tion. Mi havis koramikon el Finnlando, kiu asertis, ke mi tre belas. Mi neniam plene kredis tion. Kiam mi vidis, ke la finnaj virinoj aspektas kiel anĝeloj, mi scivolis kial li elektis min anstataŭ ilin. Ĉu li freneziĝis? Kiam mi demandis al li, ĉu liaj gepatroj pensas, ke mi fuŝos ilian rason (jes, mi fakte demandis tion), li tute ne komprenis la demandon. Kiam li finfine komprenis mian timon, li diris, ke lia patro iun tagon spontanee komentis, ke mi tre belas. Mi ne kredis tion. Unuafoje en mia vivo nekonataj viroj en la trinkejoj alparolis min. Ĉu eble la finnaj viroj frenezas? Mi spektis la meksikan filmon Roma en kinejo en Finnlando (la filmo, kie rolulas Yalitza Aparicio). Je la fino de la filmo, ĉiuj emocie aplaŭdis. Unuafoje en mia vivo, mi iomete fieris pri mia vizaĝo. Tamen kiam mia finna ekskoramiko poste diris, ke Yalitza tre belas, mi ne povis kredi tion. Estis tre strange rimarki, ke estas solarioj (sunbenkoj) ĉie en Finnlando kaj Estonio por sunbani. Kia frenezulo volus esti malpli blanka? Ĉu eble la tuta Finnlando frenezas?

Poste, parte danke al Esperantujo, mi komencis vere kredi, ke mi belas. Jam 3 brazilaj esperantistaj viroj diris al mi, ke mi belas, kvankam ili ankoraŭ ne rigardis mian pugon. Mi nepre translokiĝu al Brazilo! Ankaŭ eŭropaj, aziaj kaj afrikaj esperantistoj opinias, ke mi belas. Honeste estas terure, ke mi mem ne povis agnoski mian belecon antaŭe kaj ke mi bezonis la helpon de aliaj, sed tiel fortas la koloniismaj ideoj en niaj latinamerikaj mensoj. Feliĉe la malkoloniigo de mia menso jam komenciĝis kaj plifortiĝas iom post iom. Nun kiam mi vidas miajn malnovajn fotojn, mi pensas, ke mi ekde ĉiam estis bela, sed mi simple estis tro blindita. Nun kiam mi rigardas min per spegulo, mi fakte povas finfine vidi la belecon. Mia bruna haŭto belas, mia bruna hararo belas, miaj brunaj okuloj belas. Mi sentas min pli bela nun ol kiam mi estis 20-jaraĝulo!

Plej verŝajne ĉio ĉi sonas kiel tre malprofunda temo kaj mi sentas min iom stulta skribante pri ĝi, sed estis ja tre dolorige pasigi tiom da tempo kredante, ke mi malbelas, ke mi ne valoras, ke mi estas malaminda pro mia aspekto. Feliĉe mi ne plu zorgas pri la opinioj de aliaj kaj mi ne plu volas la atenton de viroj. Senti min bela estas mia propra ĝojo, ĉar nun mi fieras ankaŭ pri miaj radikoj, pri mia historio, pri miaj prauloj, pri miaj homoj. Ne plu estas kontraŭaj ideoj en mia menso kiam mi rigardas la brunajn okulojn de miaj genevoj kaj sincere kredas, ke ili estas la plej belaj okuloj en la mondo. Se iliaj okuloj tiel belas, ankaŭ la miaj.

Hodiaŭ estas la Tago de Indiĝena Rezistado.