Misio JES 25-26

2024-09-06 Esperantisto kaj mi parolas pri JES kvazaŭ mi fakte ĉeestos. Mi promesis bone lerni la francan, ĉar mi ne volas paroli la anglan en la Krokodilejo!

2024-08-27 Mi aliĝis al 3-monata kurso por praktiki paroladon en Esperanto. Mi tre timas. Miaj lingvaj kapabloj sufiĉe bonas, sed mankas al mi la sociaj kapabloj. Se mi ĉeestos renkontiĝon, mi devas lerni paroli al grupo de nekonataj esperantistoj.

2024-07-30 La vivo estas tro mallonga por esti malkuraĝulo. Mi vivos la jarojn prenitajn el vi por vi, kara onklino.

2024-07-25 Mia panjo baldaŭ vojaĝos al Cancún kaj ni parolis pri nia timo vojaĝi per aviadilo. Ŝi diris “sed vi jam trapasis la Atlantikon kelkfoje!”. Mi respondis “jes, kaj mi iam riskos mian vivon denove”.

2024-07-23 Mi diris al mia panjo, ke mi planas “ion ege frenezan” por miaj ferioj en la venonta jaro. Mi ne donis detalojn, ĉar mi ne ŝatas tro priparoli miajn planojn. Mi diris nur “mi ankoraŭ ne povas rakonti”. Ŝi nun iom pretos, se mi vere vojaĝos ekster Meksiko. La afero ŝajnas iom pli reala al mi nun.

2024-07-22 Antaŭ kelkaj tagoj mi decidis, ke mi ĉeestos la Junularan E-Semajnon en la jaro 2025 aŭ mia nomo ĉesos esti Stephanie1. Mi unue planis ĉeesti IJK-on 2025, sed verdire vojaĝi sola al Indonezio iom timigas min. Krome, mi eble ne sukcesos ŝpari sufiĉe da mono tiam. Temas ja pri danĝera decido. Kiam mi decidas ion, ne estas homa povo, kiu kapablas haltigi min2. Mi tute ne scias, kiel mi atingos mian celon. Mia nuntempa salajro estas malbonega kaj mi havas grandajn ŝuldojn. Kompreneble mi petos helpon al JES fonduso, ĉar mi tiam ankoraŭ estos junulo laŭ TEJO, sed kio se ili ne elektos min? Mi bezonas planon B. Ĉiuokaze mi ne mortos antaŭ ol mi ĉeestos junularan kongreson kiam mi ankoraŭ estos juna. Mi promesas tion.


  1. Mi ĉiuokaze ne ŝatas tiun nomon. ↩︎

  2. Miaj decidoj tamen ne tute frenezas. Mi decidis tion nun, ĉar mi jam havas laboron de kelkaj monatoj kaj mi finfine taksas mian Esperanton sufiĉe bona. ↩︎