Pri

Saluton! Mi estas Fanjo. Mi estas konata ankaŭ kiel la Eterna Imperiestro de Esperantujo kaj Via Meksika Moŝto. Mia vera nomo estas Stephanie. Mi ne ŝatas mian nomon.

Mi naskiĝis en Meksiko en 1991. Mi kreskis en meksika vilaĝeto. Ĉiuj miaj konataj prauloj estis meksikanoj. Laŭ genetika testo, mia DNA estas nur ĉ. 30% eŭropa precipe el Hispanio. Mi estas vera amerikano, sed ne diru tion al usonanoj!

Mi denaske parolas la hispanan. Mi lernis la anglan dum adoleskeco kaj Esperanton en 2020. Mi bone komprenas la brazilan portugalan. Mi studis la germanan, la finnan kaj la estonan, sed mi ne parolas ilin.

Mi iĝis elektronika inĝeniero. Mi studis en Meksiko, Argentino, Usono kaj Estonio. Mi memlernis programadon kaj nun laboras kiel programisto. Pli specife, mi estas testisto. Miaj precipaj programlingvoj estas JavaScript kaj Java. Mi scipovas ankaŭ Python kaj iom da Bash. Mia unua programlingvo estas C.

Mi estis diagnozita je aŭtismo en 2023. Mi forte suspektas, ke mi havas ankaŭ atentomanka-hiperaktivan perturbon.

Mi estas feministo, (agnostika) ateisto, socialisto, esperantisto kaj ĉio malbona. Mi estas aliseksema duonseksemulo kaj ne forte identiĝas kun mia genro.

Mi ŝatas verki, legi librojn, aŭskulti muzikon, lerni lingvojn, danci, manĝi, vojaĝi.

Ĝis nun mi vizitis ĉi tiujn landojn kronologie: Belizo, Argentino, Finnlando, Estonio, Usono, Nederlando, Svedio, Hispanio, Anglio, Ĉeĥio.

Mi estas edzino de neniu, patrino de 0 kaj onklino de 2.

Mi iomete frenezas, sed mia pugo belas!