Taglibro


2024-10-20

Dimanĉon la 20-an de oktobro 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mia panjo kaj mi ĉeestis klasikmuzikan koncerton. Jen la programo: Tapiola de Jean Sibelius La 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven Mia panjo kaj mi ridis pri nia malriĉeca alveno per publika transporto al riĉeca evento. Ŝajne ĉio ĉiam rememorigos min pri mia finna ekskoramiko, sed mi ne plu doloras. Nun mi povas eĉ rideme rakonti pri pasintaj okazaĵoj al mia panjo. Dum la simfonio mi filozofis pri la surdeco de Beethoven.

2024-07-16

Mardon la 16-an de julio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mia nevo diplomiĝis de bazlernejo. Li estas 11-jara. Mi ne povas kredi tion. Mi ankoraŭ tre klare memoras kiam mi unuafoje tenis tiun bebon per miaj brakoj. Mi kriegis kvazaŭ mi estus en metalroka koncerto kiam li ricevis sian dokumenton. Li aspektis iom hontigita. Jes, adoleskeco jam komenciĝis. Mi enuis dum la oratoraĵo de la direktoro kaj decidis iri al fota ekskurso. Mi fotis ĉiujn angulojn de la bazlernejo, eĉ la plej malbelajn, por ke mia nevo ne forgesu.

2024-07-15

Lundon la 15-an de julio 2024

Toluca, Meksiko Hieraŭ mi ne povis skribi, ĉar okazis elektroperdo en mia kvartalo. Mi ĉeestis koncerton, kiu temis nur pri baletoj. La orkestro ludis kelkajn partojn de la sekvaj baletoj kaj estis kelkaj dancistoj: Romeo kaj Julieto de Sergei Prokofiev La dormanta belulino de Pyotr Ilyich Tchaikovsky La Nuksrompilo de Pyotr Ilyich Tchaikovsky Cignolago de Pyotr Ilyich Tchaikovsky Giselle de Adolphe Adam Don Quixote de Ludwig Minkus Kiam la dirigento rakontis al ni la originalan finalon de Cignolago, la spektantaro lamentis, sed mi pensis: Ne estu ridinde sentimentalaj!

2024-07-07

Dimanĉon la 7-an de julio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mi ĉeestis koncerton de la orkestro de mia urbo. Jen la programo: Светлый праздник, hispane konita kiel Obertura de la gran Pascua rusa (Uverturo al la granda rusa Pasko) de Nikolai Rimsky-Korsakov В Средней Азии, hispane konita kiel En las estepas de Asia Central (En la stepoj de centra Azio) de Alexander Borodin Uverturo 1812 de Pyotr Ilyich Tchaikovsky Traduki nomojn de klasikaĵoj estas tre malfacile, kia feko.

2024-07-04

Ĵaŭdon la 4-an de julio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mi finis legi la libron Souvenirs de l’au-delà de Olga Lengyel (mi legis ĝin en la angla). Mi komencis legi ĝin, ĉar samklasano el bazlernejo pruntedonis la libron (en la hispana) al mia nevo. Mi volis legi kune kun li. Mi ploris dum la legado kaj mia koro tre doloris. Mi ne povas kredi, ke homoj kapablas esti tiel malbonaj. Mi ne povas imagi tiun inferon. Mi lernis pri la holokaŭsto en gimnazio, sed la temo restis historia kaj malproksima al mi.

2024-07-03

Merkredon la 3-an de julio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mi finis legi la libron Depression for Dummies de Laura L. Smith kaj Charles H. Elliott. Mi legas multe da memhelpaj libroj. Kelkfoje mi lernas ion kaj aplikas tiun scion en mia vivo, kelkfoje mi malkonsentas, kelkfoje mi lernas nenion. Ĉi-foje ĉi tiu libro vere helpis min kompreni deprimon. Mi bezonas fidindan informon. Mia perfekta sesio de terapio: mi iom parolus pri mi kaj miaj problemoj, poste la psikologo parolus pri psikologio kaj mi nur aŭskultus.

2024-06-29

Sabaton la 29-an de junio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ en kinejo mi spektis la operon Carmen scenigitan de la kompanio The Royal Opera en la operejo The Royal House en Londono, Britio. La spektantaro en la kinejo konsistis precipe el maljunulinoj kaj paroj. Mi neniam antaŭe spektis ĉi tiun operon. Kompreneble mi iam ie aŭdis la ariojn, ĉar ili estas famegaj tutmonde. Mi unue pensis, ke la opero estas en la itala lingvo, sed mi poste konsciis, ke fakte temas pri la franca.

2024-06-25

Mardon la 25-an de junio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mi petis pagitan forpermeson de la laboro pro malsano. Mi rajtas peti ĉiujare po 5 tiajn tagojn. Mia oficiala kialo: stomakdoloro. Mi mensogis. Mi simple ne emis labori. Mi tamen ne estas senhonta pigra friponisto. Oni povas diri, ke mi ja malsaniĝis mense. Bedaŭrinde tio daŭre ne estas socie akceptebla kialo. (Krome, mi havas malbonegan salajron kaj mi devas atendi 1 jaron por rajti ferii dum 12 tagoj.

2024-06-23

Dimanĉon la 23-an de junio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mia panjo kaj mi ĉeestis la Feston de Muziko. La oficiala orkestro de mia urbo, Orquesta Filarmónica de Toluca, unuafoje ludis surstrate. La tago estis pluva, sed la humoro de la homoj estis gaja. La orkestro ludis plejparte latinamerikan muzikon el Meksiko, Kubo, Brazilo kaj Argentino. Estis ankaŭ eŭropaj pecoj kiel valso kaj polko. Jen tiuj, kiujn mi memoras: Nereidas de Amador Pérez Torres Dimas (danzono) Tico Tico de Zequinha de Abreu (ĉoro) Libertango de Astor Piazzolla (tango) Por una cabeza de Carlos Gardel (tango) Ungarischer Tanz Nr.

2024-06-22

Sabaton la 22-an de junio 2024

Toluca, Meksiko Hodiaŭ mi telefonvokis kun kara esperantisto E. Antaŭ mia diagnozo de aŭtismo, mi kredis, ke mi ne rajtas peti helpon kaj komprenon pro miaj malfacilaĵoj pri komunikado. Mi kredis, ke estas mia devo klopodi esti normala. Feliĉe, E komprenis kaj akceptis miajn “aŭtismajn regulojn”. Mi sentis aŭtisman feliĉon. Eble ĉar mi sentis min sekura, mi unuafoje povis paroli Esperanton longe kaj flue. Ne plu necesas tro pensi. Mi ne plu rimarkas, ke mi parolas alian lingvon.