Dimanĉon la 20-an de oktobro 2024

Toluca, Meksiko

Hodiaŭ mia panjo kaj mi ĉeestis klasikmuzikan koncerton. Jen la programo:

Mia panjo kaj mi ridis pri nia malriĉeca alveno per publika transporto al riĉeca evento.

Ŝajne ĉio ĉiam rememorigos min pri mia finna ekskoramiko, sed mi ne plu doloras. Nun mi povas eĉ rideme rakonti pri pasintaj okazaĵoj al mia panjo.

Dum la simfonio mi filozofis pri la surdeco de Beethoven. Kion mi farus, se mi perdus tion, kion mi plej amas? Kion mi plej amas?

Ni ĉeestis ankaŭ senpagan teatraĵon. Temis pri la vojo al Mictlan, la azteka submondo, kien oni iras post morto. Ĉu vi sciis, ke meksika hundo helpos vin trairi la mondon de la mortintoj? Tial oni devas ne mistrakti hundojn dumvive. Mi preferus kredi tion anstataŭ la rakonton pri la kruco.